Ludu

En la 489-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org reage je interesiĝo de kelkaj aŭskultantoj pri pola religia muziko ni prezentas KD-ojn eldonitajn de polaj Senŝuaj Karmelaninoj en Gniezno lige kun la jubileo de la 500-a naskiĝdatreveno de la katolika mistikulino s-ta Tereza el Avila. En komencaj mallongaj informoj – retrorigarde al la lastĵaŭdaj uniaj interparoloj – ni donas la atenton al ĉi-rilata starpunkto de la pola ministro por la eksterlandaj aferoj. Ni informos pri la ĵus establita Nacia Evolukonsilio. La kulturkronika informo rilatas al interesa ekspozicio en Vroclavo prezentanta la tn. Trezoron el la loko Środa Śląska. La movada programero traktas vendojn de la Libroservo de UEA dum la Lilla UK kaj disponigon de la Biblioteka Bachrich-Apogo. La komencaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la niapaĝaj rubrikoj Aktualaĵoj kaj Sciencaj Informoj. Muzike akompanas nin Kapriol’ per la kanto Mi velis sur la maro, devenanta el ilia furorinta dum la Lilla UK KD „Kavaliriko”.