Ludu

En la 488-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org komence niaj akualaĵoj traktas politikajn aferojn ĉirkaŭ Sirio, krome ni informas pri pasintsemajnaj eventoj kiel inaŭguro de vincentro en la Lubuŝa Regiono (okcidenta Pollando) kaj rekorda kunflugo de gruoj en la Nacia Parko „Riverbuŝo de Warta-rivero” (http://birdmap.5dvision.ee/EN/2015/Autumn/one/). Nia scienca informo traktas novajn malkovrojn pri faktoroj decidantaj pri la vinkvalito. Antaŭ nia mikrofono gastas Vera Barandowska-Frank, kiu dividas kun ni kelkajn rimarkojn pri siaj okupoj kun studentoj dum la aŭtuna sesio de Interlingvistikaj Studoj en Poznano. La aktualaĵoj kaj sciencbultena temo estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko Aktualaĵoj kaj Sciencaj Informoj. Muzike akompanas nin Kore per sia kanto La Sonĝoj el la KD Kia viv’ eldonita de Vinilkosmo.