Ludu

En la 485-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni denove prezentas la literaturan segmenton kun laŭvica fragmento de la romano de Henryk Sienkiewicz Quo Vadis en la E-traduko de Lidia Zamenhof. En la komenca parto de la elsendo ni informas pri la rusaj atakfluoj en Sirio, pri UN-o prognozoj rilate la nombron de islamaj enmigrantoj en Eŭropo kaj pri la daŭranta en Varsovio 17-a Internacia Chopin-konkurso. La scienbultena temo elmontras pozitivajn sekvojn de egala divido de la hejmaj taskoj. La komencaj informoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko Aktualaĵoj. Same la sciencbultena temo estas samtempe aŭdebla kaj legebla en rilata rubriko de nia paĝo. Muzike akompanas nun Suzana (Zuzanna Kornicka) konata al ĉiuj partoprenantoj de ARKONES. Hodiaŭ ni prezentas fragmente en ŝia E-plenumo kanton de Seweryn Krajewski „Al la voj’” el ŝia unua KD „Malsato de Espero”.