Ludu

En la 482-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org en la komenca kulturkroniko ni informas pri aparta omaĝo al pola politikisto kaj patrioto, Henryk Sławik per kies nomo oni baptis fragmenton de Danuba riverbordo en Budapeŝto. Speciala felietono al li dediĉita aŭdiĝis en nia E-elsendo el la 07.02.2014. Sekve ni parolas pri polaj eventoj lige kun Eŭropa Tago de Lingvoj (26.09.2015). E-komunumaj informoj rilatas al speciala numero de INDECS dediĉita al Esperanto, al Scienc-Teknika Biblioteko de Eventoj kaj okazonta la plej proksiman mardon en Frosinone, Italio evento dediĉita al Esperanto. Retrorigardante al la Lilla UK ni prezentas sondokumente la enkondukon al IKU-prelego de Amri Wandel „La revolucio de Einstein: Jubileo de Teorio de Relativeco 1915-2015”. La tekstoj de la kulturkronikaj informoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko Aktualaĵoj.