Ludu

En la 479-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni prezentas laŭvican fragmenton de la romano de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Komence en aktualaĵoj ni informas pri la vizito de la pola prezidenta paro en Londono kaj pliaj uniaj decidoj rilate la islamajn enmigrantojn. Aparta informo koncernas novmalkovritajn en Pollando geotermajn akvojn. La sciencbultena temo rilatas al elstare inteligentaj musoj. „La Parado de literoj” estas la titolo de la kanto akompananta nian programon. Plenumas ĝin Duoble Unu kaj ĝi devenas el ilia KD „Senlim’ iĝis” eldonita de Vinilkosmo. La komencaj informoj kaj sciencbultena temo estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko Aktualaĵoj kaj Sciencaj Informoj.