Ludu

La 478-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org enhavas komence kulturkronikon. Krome audiĝas en ĝi la interparolo kun Petro Balazs el Slovakio, aktivulo de EEU pri la jam 10-a esperantista partopreno en la grava regiona evento, kiu estas Ekonomia Forumo loganta al la sudpola kuracloko Krynica politikistojn, ekonomikiistojn, publikajn ekspertojn kaj ĵurnalistojn. En la kultura programo de la evento prezentiĝis la kantgrupo „Junaj Voĉoj” el Nowy Sącz konata al la partoprenantoj de la Lilla UK. Kelkaj iliaj kantoj (fragmente) el la koncerto „Vento el la montaro” akompanas nian escepte dimanĉan E-elsendon. Tri el la la kantoj estas konsulteblaj en YouTube: https://www.youtube.com/watch?v=C49wu3uWpv0   – folklora parto; https://www.youtube.com/watch?v=xKr13y_QvuY       –  pop muziko;  https://www.youtube.com/watch?v=AemD6A15vxI        – romantike.  La kulturkronikaj informoj de la elsendo estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko Aktualaĵoj. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto aŭdiĝas aparte en la rubriko Antaŭ la mikrofono.