Ludu

La mallongaj aktualaĵoj komence de la 470-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ligiĝas kun la eventoj en Koreio, Grekio kaj Bulgario. Sekve ni informas pri interesa ekspozicio de Pollando en la korea ĉefurbo Seulo. Laŭvica sonsceno registrita ĉe la stando de la Pola Retradio dum la Movada Foiro atestas pri la viglo kaj denseco de la ligitaj tie kontaktoj. Ni referencas krome al la statistiko pri la 100-a UK en Lillo kaj informas pri la nunjara eldono de Biblioteka Apogo Bachrich, pri kiu eblas klopodi ĝis la fino de aŭgusto. La elsendon finas mallonga Leterkesto. La tekstoj de aktualaĵoj kaj de la kulturkronika informo estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.