Ludu

La komencaj aktualaĵoj en la 469-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ligiĝas kun la planoj de la eksterlandaj vizitoj de la pola prezidento kaj atribuita helpo al Grekio. Pri avantaĝoj de filozofilernado fare de gejunuloj informas nia sciencbultena temo. Ĉi-foje nia antaŭmikrofona renkontiĝo kun Maciej Jaskot traktas lian aktivadon en la unusola altlerneja grupo en Pollando okupiĝanta pri la evoluigaj laboroj rilate al Referenckadro pri lernado de fremdaj lingvoj. Muzike ni prezentas la kanton de Daimi el Kubo pri la Lilla UK. La tekstoj de aktualaĵoj kaj de la scienca temo estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Ankaŭ la interparolo kun Maciej Jaskot estas   aŭdebla aparte en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”.