Ludu

Laŭvicajn 8 el 16 ravaj lokoj kandidatiĝantaj por la titolo Nova Mirloko de Pollando ni prezentas en la 459-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Sed la hodiaŭa programo enhavas programerojn ne nur registritajn en Varsovio, sed ankaŭ en Lillo, kie jam troviĝas viaj raportistoj Barbara, Milada kaj Krystyna. Ni do dividas kun vi kelkajn unuajn impresojn el la kongresurbo de la 100-a UK, ni citas el la letero de nia kanada aŭskultanto Bruce Crisp pri atendoj ligitaj kun nia raportado el Lillo. Milada prezentas la unuan faskon de la patronoj de la kongressalonoj. En nia programo kantas hodiaŭ E-kanton fama franca kantisto Max Roy Carrouges. La paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj fragmentoj de nia elsendo aperos ĉe nia paĝo post la kongresa tempo.