Ludu

La 26-a fragmento de la romano “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof konsistigas la literaturan segmenton de la 450-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Krome ni memorigas la polan ensemblon “Niaj bardoj”, kiu en sia repertuaro havis ankaŭ poezion de Julio Baghy. Komence ni informas pri la finiĝinta konkurso “Galicja Vitis” kaj el la pola gazetaro aŭdiĝas informo pri la valoro de hejma laboro. La sciencbultena temo koncernas la demandon, ĉu komputiloj anstataŭigos homojn? La informoj de la novaĵeldono kaj scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj.