Ludu

Kun nia finna aŭskultanto Jorma Ahomäki ni interparolas pri kelkaj libroj de la eldonejo Kava-Pech, kiuj apartenas al liaj ŝatataj legaĵoj. Ni memorigas ĉe-okaze du slovakajn popolajn kantojn el la eldonita de Kava-Pech KD Kantoj de l’ Popolo – “Helruĝan pomon” kaj “Ho, acer’”. Komence de la 436-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org en novaĵoj ni informas pri la sepultaj solenaĵoj de Władysław Bartoszewski, pri du nunjaraj jubileoj en la pola Tatry-montaro, pri subakva hotelo kreiĝonta en la nordo de Pollando kaj sukceso de poloj en la kavalira turniro en Malbork. Temo el la pola gazetaro estas dediĉita al esploroj pri la elmigrado de junaj poloj. En scienca bulteno ni informas pri interesa eksperimento pri tio, ke kromdormo povas pozitive influi la memoron. La informoj de novaĵbulteno kaj de la scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto aŭdiĝas aparte en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.