Sciencaj informoj

Plasto en la oceanoj

Enretigita de: | Apr 14, 2015 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Sciencistoj en „Science” avertis, ke se nun ĉiujare en la oceanojn trafas de 5 ĝis 13 milionoj da plastaĵoj,  en la laŭvica jardeko ilia kvanto 10-obliĝos, se la marbordaj landoj ne ŝanĝos sian  praktikon administri forfalaĵojn.

Esploristoj el la universitato de la usona Georgio subigis al esploroj 192 landojn situantajn apud maroj kaj oceanoj kaj konkludis, ke en 2010 ili produktis ĉirkaŭ 275 milionojn da tunoj da plastaj forfalaĵoj. El tiu kvanto de preskaŭ 5 ĝis 13 milionoj da tunoj trafis en oceanojn. En plej signifa grado temis pri neprimastrumitaj forfalaĵoj aŭ disaj balaaĵoj. Krom tio sur la surfaco de oceanoj drivas de pli ol 6 ĝis 245 mil tunoj da plastaĵoj. En nenombrebla kvanto plastaĵoj troviĝas sur la fundo de la oceanoj kaj sur la plaĝoj de la tuta tero.

La aŭtoroj de la publikaĵo, kiel plej gravajn poluciantojn elmontras Ĉinion, Indonezion, Filipinojn, Vetnamon, Sri Lankon kaj Tajlandon. Inter tiuj landoj, kiuj en 2010 plej multnombre enĵetis plastaĵojn en la akvon troviĝas krome Egipto, la Sudafrika Respubliko, Hinda Unio, Turkio, la Norda Koreio kaj Usono.

La unua scienca publikaĵo pri malpurigo de la oceanoj per plastaĵoj aperis komence de la 70-aj jaroj. En laŭvicaj jaroj aldoniĝis informoj pri plastaĵoj sur strandoj, en marfundo, sur la glacio de Arkto. Sciencistoj ne konis tamen skalon de plastaĵoj trafantaj ĉiujare en la mar- kaj oceanajn akvojn.

 El la elsendo 14.04.2015. Legas Tomek

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0512006

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj