Ludu

En la 427-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni proponas interparolon kun nia redakcia kolego Maciej Jaskot pri lia antaŭnelonga vizito en Italio en la rolo de tradukisto dum la serĉado de fontmaterialoj ligitaj kun papo Johano Paŭlo la 2-a. Komence post mallongaj aktualaĵoj sekvas kulturkronika informo ligita kun muzikaj eventoj de Sankta Semajno. E-komunuma informo kaj Leterkesto kompletigas la enhavon de la elsendo. La kulturkronika informo estas paralele legebla kaj aŭskultebla en la rubriko Novaĵoj. Interparolo estas aŭdebla aparte en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.