Ludu

Kun Suso Moinhos el Hispanio ni interparolas en la 420-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org pri lia poezia verkado kaj la debuta sukceso dum la Belartaj Konkursoj-2014, kiam en la banĉo prozo li gajnis la unuan premion. La interparolo, en kiu nia gasto mem prezentas siajn du poeziaĵojn aŭdiĝas en la kunteksto de la proksimiĝanta limdato de la Belartaj Konkursoj-2015 de la Universala E-Asocio. Pliaj detaloj troviĝas ĉe: http://www.uea.org/aktuale/komunikoj/2014/Belartaj-Konkursoj-de-UEA-en-2015. Komencaj aktualaĵoj rilatas al pola ŝipeksporto i.a. al Kanado, al la Semajno de la kulturo de la pola lingvo kaj karitata karesma kampanjo de Caritas Polska. La sciencbultenaj temoj ligiĝas kun la inventaĵo de polaj sciencistoj, speciala likvaĵo por i.a. kugloimunaj kamizoloj kaj esploroj de usonaj sciencistoj elmontrintaj interdependecon inter patologia sendormo kaj mortorisko. Muzike ni prezentas unu el la kanonoj en la plenumo de Arkones-publiko lastaŭtune sub la gvido de Kajto. La informoj de la elsendo estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj “Novaĵoj” kaj “Sciencaj informoj”. Aparte estas aŭdebla ankaŭ interparolo kun nia gasto en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.