Ludu

Nia ĉi-semajna felietono “antaŭ­printempe 2015” traktas pri la vigliĝanta naturo en Pollando kaj revenantaj cikonioj. En la kulturoniko ni informas pri la reago de la Ĝenerala Unesko-direktoro, Irina Bokova je la barbarecaj kulturdetruoj en Mosulo, Irako; pri Honora Legio por la pola direktisto Antoni Wit kaj pri nova artgalerio en Krakovo. La E-movadaj informoj en la 417-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org rilatas al serĉado de kandidatoj por la posteno de la Ĝenerala Direktoro de UEA kaj al organizata de ILEI 3-a Tutmonda Kolokvo pri Instruado. En la fino aŭdiĝas leterkesta programero. La kultur­kronikaj informoj kaj la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.