Ludu

En Pollando daŭras studenta ekzamena sesio. Tiukuntekste ni interparolas kun d-ro Maciej Jaskot, kiu estas ne sole universitata lekcianto, sed ankaŭ studento pri la ukraina lingvo. Komence en la 410-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org en informa parto ni parolas pri la klopodoj de la nova greka registaro persisti sur la vojo de reformoj kaj atendoj pri tio de germanaj politikistoj. Ni notas la forpason de germana prezidento tre meritiĝinta por la pola-germana dialogo kaj ankaŭ la enpostenigon de la nova itala prezidento. Ekonomia informo rilatas al konstruata en Pollando ŝipo por universitato en Gotenburgo. Temoj el la pola gazetaro koncernas kreskon de pola eksporto al Svedio kaj laboremon de poloj semajnfine. Kion eblas ekscii analizante niajn ŝatosignojn en Facebook-profilo tion klarigas la scienc-teknika temo. En la programo akompanas nin la kanto de Feri Floro “Galopante”. Ekonomia aktualaĵo, scienca temo kaj interparolo aŭdiĝas krome ekster­elsende en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. La tekstoj estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj.