La cist­ercianan abatejon en Lubiąż [lubjonĵ] en la sudokcidenta Pollando ni menciis antaŭnelonge, kiel unu el la objektoj troviĝanaj sur la plej nova listo de la t.n. 7 novaj mirlokoj de Pollando. Hodiaŭ ni proponas konatiĝi iom pli proksime kun ĉi tiu plej granda cisterciana abatejo en la mondo, kiu kiel la religia objekto lokiĝas en Eŭropo tuj post la palaca-klostra komplekso Eskurial en Hispanio.

La klostran komplekson konsistigas: Baziliko de la Ĉielpreno de la Plej Sankta Maria Virgulino el la 14-a jarcento, konstruig­ita super la restaĵoj de la romanika preĝejo kun sama nomo el la 12-a jarcento; klostro, la abata palaco el la 17/18-a jarcentoj, helpa preĝejo de sankta Jakobo kaj mastrumaj konstruaĵoj. Notindas, ke en la kripto super la gotika baziliko troviĝas tomboj de 6 Piast-dinastiaj regantoj el la periodo de la 13-a ĝis la 15-a jarcentoj. Troviĝas tie ankaŭ mumioj de la cist­ercianaj abatoj kaj monakoj; en bona stato konserviĝis nur 98.

Origine kreiĝis tie la benedektiktana klostro kaj ĝuste bend­ediktanoj  konstruis la preĝejon de sankta Jakobo. Post kiam ili  forlasis la lokon la unuan fojon en Silezio aperis ĉi tie cist­ercianoj, kiujn venigis princo Bolesław Wysoki [bolesŭav visoki], Boleslao la Alta. En la daŭro de la jarcentoj klostro plu­konstruiĝis. En la mezepoko ĝi rolis kiel grava kultur­centro. Kreiĝis tie multaj signifaj 12-jarcentaj verkoj, kiel Kroniko de la Polaj Princoj, La Jarlibroj de Lubiąż aŭ Katalogo de la Vroclavaj Episkopoj.

Komence de la 15-a jarcento dum militoj de religi­reformemuloj de Jan Hus la klostro kaj la preĝejoj estis bruligitaj. Fine de la sama jarcento pro konflikto inter polaj kaj germanaj monakoj ili ĉiuj estis forigitaj kaj la klostraj konstruaĵoj transiris en la laikajn manojn. Sed jam 6 jarojn poste monakoj revenis renovigante ĝisfunde la klostron kaj fortikig­ante la klostran komplekson. Sed laŭvicaj batoj venis relative rapide dum la Reformacio, sekve dum la 30-jara milito, kiam oni forrabis bibliotekon kaj arkivaĵojn. La militfino kaj reformo de abato Arnold Freiberg inaŭguris en 1649 grandan renovigadon en la baroka stilo, al kio grave konstribuis la avana barokstila pentristo de la regiono Michał Willmann. La sekvaj kvar abatoj gvidis laborojn ĉefe pri reprezentaj konstruaĵoj. La plej grava estis konstruita en la periodo 1681-1699 monumenteca abata palaco enhavanta pli ol 300 salonojn riĉe ekipitajn. Ne multe malpli grava estis la barokstila rearanĝo de la preĝejo de la Ĉielpreno de la Plej Sankta Maria Virgulino. Prave do la abatejo ĝuis la epiteton “perlo de la silezia baroko”, kaj tiel ankaŭ nun ĝi estis difinata post la restaŭraj laboroj en la lastaj jaro. Revenante al historio direndas, ke la apogea periodo de la klostro­brilo finiĝas en la 1-a duono de la 18-a jarcento, kiam ĉi tiujn terenojn konkeris prusoj. En 1810 prusa reĝo likvidis la cistercianan ordenon alporprigante ĝiajn posedaĵojn kaj riĉaĵojn. Tiam oni detruis multajn valoraĵojn, malaperis la biblioteko kaj en la klostro estis aranĝita hospitalo. Kiel oni supozas, dum la 2-a mondmilito en la klostraj keloj germanoj en­labrigante malliberigitojn funkciigis la produktadon de vic­elementoj por la raketoj V1 kaj V2. La  malliberigatajn sur la tereno de la klostro en la jaroj 1942-43 civitanojn de Luksemburgo omaĝas la dulingva tabulo. En 1945 la ruinigadon de la klostro fin­efektivigis rusoj. Serĉante trezorojn ili frakasis ĉerkojn de la Piast-dinstiaj regantoj. Malaperis kronoj, sceptroj kaj glavoj.   La troviĝantaj tie mumioj estis detruitaj kaj ĥaose disĵetitaj surplanke tiel,  ke el inter ili oni sukcesis identigi nur tiun de la pentrista majstro Willmann. Rusaj trupoj garnizonis en Lubiąż ĝis 1948, poste troviĝis tie psikiatria hospitalo por ruĝarmeanoj. Ekde 1950 en la klostraj ejoj estis staplataj libroj kaj muzeaj kolektoj.

Preskaŭ ekde jarcent­kvarono (1989) en Lubiąż daŭras  restaŭraj laboroj de la klostra komplekso, dank’ al la Fondaĵo Lubiąż kiu transprenis la tutan konstruaĵon. Ekde 1994 komenciĝis kompleksa renovigo de la abateja komplekso.  I.a. antaŭ 15 jaroj estis ŝanĝitaj tagmentoj super la tuta komplekso kaj ne temas pri bagatela afero, ĉar ilia surfaco egalas al du kaj duona hektaroj. Por aldone proksimigi la grandecon de la konstruaĵoj menciinda estas la alia fakto, nome la nombro de fenestroj, kiu egalas al 600. Dank’ al tiuj klopodoj kaj efika laboro de la speciala fondaĵo ekde 1996 estas vizitebla impona Princa Salono alta 13,4 metrojn kun la surfaco de pli ol 400 kvadrataj metroj. En la duetaĝa salonego troviĝas i.a. skulptaĵoj de Józef Magoldt, plafono kaj mur­pentraĵoj de Christian Bantum. Nun tiu ĉi salonego opiniata kiel la plej brila ekzemplo de la silezia baroko gastigas elektitajn koncertojn de la Internacia Festivalo Vratislavia Cantans. Sed krome okazas tie multaj aliaj kulturaj eventoj, historiaj spektakloj kaj grupaj vizitadoj de la tuta komplekso dum la tuta jaro. Ili okazas komece de ĉiu plena horo. Kadre de la vizitoj la gastoj rigardas la abatan manĝejon, la princan salonon, la preĝejon de la Plej Sankta Maria Virgulino kaj manĝejon monakan. Lubiąż do meritas viziton des pli, ke ĝi troviĝas nur 54 kilometrojn for de Vroclavo (http://www.fundacjalubiaz.org.pl/galeriaa/).

 El la elsendo 16.01.2015. Legas Barbara