Ludu

Ĉi-vendrede en la 407-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org Jorma Ahomäki el Finnlando prezentas recenzon pri la aperinta en 2014 libro “Esploro kaj Dokumentado” de Ivo Lapenna, aperinta lige kun la 60-jariĝo de la unua Unesko-rezolucio pri Esperanto. Ni notas ankaŭ kun profunda bedaŭro la forpason de la elstara figuro de la nederlanda kaj universala E-movado kaj komunumo, Hans Bakker. En la komenca kulturkroniko ni referencas al la 70-jariĝo de la unua en la postmilita Pollando pupteatro kaj informas pri Vistulo. La plej granda pola rivero estos aŭtune la honora gasto de la Festivalo de Luaro en Francio. En la fino aŭdiĝas leterkesta programero. La kulturkronikaj informoj kaj recenzo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj. En la programo ni aŭdigas fragmente la muzikon el la KD-oj “Esperanto” kaj “Regestilo” de Jonny M.