La duan lokon en la plebiscito de la periodaĵo National Geographik Traveler je 7 novaj mirlokoj de Pollando okupis la Panorama Parko de Suwałki [suvaŭki] en la nordorienta Pollando. Kreita en 1976-a jaro ĝi estas  la unua parko establita kun ĉi tiu karaktero.  Ĝia surfaco egalas al 6284 hektaroj. 60 procentojn de ĉi tiu areo okupas la kultiveblaj grundoj, 10 procentojn akvoj, 24 procentojn arbaroj, 4 procentojn marĉaj terenoj, 2 procentojn la ceteraj terenoj.

Grandaj kaj vastaj spacoj reliefe bildigas la riĉan grundo­formon. Sur la tereno de la Parko troviĝas 24 lagoj kun la suma surfaco de unu hektaro. La Parko troviĝas sur la tereno de la tiel nomataj Verdaj Pulmoj de Pollando kaj apartenas al la Eŭropa Ekologia Reto NATURO 2000, kiel Suwalki-rifuĝejo.

Sur ĝia tereno multas vidindaĵoj, kvankam ni parolos nur pri kelkaj. La ĉefa estas sendube la lago Hańcza [hanĉa], la plej profunda ne nur en Pollando, sed ankaŭ sur la tereno de la ebena Eŭropo. Ĝia profundo atingas 108 kaj duonan metrojn, ĝi havas la surfacon de 305 hektaroj kaj la longeco de ĝiaj bordoj egalas al preskaŭ 12 kilometroj. Pli ol 120 milionoj da kubometroj da akvo plenigas profundan post­glaĉeran fluejon, kiun karakterizan ĉeborde alta kaj kruta eskarpo. Unikan karakteron havas la vasta plaĝo de Hańcza kovrita per ŝtonoj kaj la ŝtona bordo de la lago preskaŭ senigita je bordo­plantaro. Aliflanke subakve plantoj karakterizaj por akvoj puraj, diafanaj kaj profundaj formas vastajn herbejojn. La atenton meritas la senvertebra faŭno de la lago.  Pro la unika karaktero de Hańcza jam en 1963 estis tie kreita akvo­-panorama rezervejo „La lago Hańcza”.

Aliaj rezervejoj ligiĝas kun terenoj kovritaj per post­glaĉeraj ŝtonoj. Ekzemple “Głazowisko Bachanowo” [guazovisko baĥanovo], kion eblas traduki kiel ŝtonejo Bachanowo etendiĝas sur fragmento de herbejo kun la surfaco de ĉirkaŭ unu hektaro. Kovras ĝin ĉirkaŭ 10 mil ŝtonoj, kies perimetro varias de  la duona metro ĝis 8 metroj. Temas pri la plej firmaj kaj rezistaj ŝtonoj transportitaj de la skandinavia glaĉero. Alian karakteron havas la rezervejo “Głazowisko Rutka”, kiu sur pli ol 49 hektaroj ekzempligas la tiel nomatan glaĉeran gruzon devenantan de antaŭ 12 mil jaroj.

Inter interesaj lokoj ni menciu ankaŭ la lokon Wiżajny [viĵajni], plej verŝajne unu el la plej malnovaj en ĉi tiu regiono. La urborajtojn ĝi akiris fine de la 16-a jarcento.

Konfirmis ilin reĝo Johano la 3-a Sobieski en 1693, kiam kreiĝis tie starostejo konfidita komence al la magnata gento Radziwiłł. Dum la invado de la svedaj trupoj Wiżajny estis detruita. Post la rekonstruo ĝia brilepoko datiĝas je la 17-a/19-a jarcentoj. En 1870 Wiżajny perdis la urborajtojn. Hodiaŭ konserviĝis sole la arkitektura spacoaranĝo ĉirkaŭ la urboplaco.

Wiżajny havas atrakcian situon sur la altaĵeta pasejo inter la lagoj Wiżajny kaj Wistuć proksime al  la plej granda altaĵo de la tuta Suwałki-regiono, kiu estas Góra Rowelska leviĝanta 298 metrojn super la marnivelo. Tio kreas bonajn kondiĉojn por aktiva turismo same somere kiel ankaŭ vintre.

Wiżajny estas difinita kiel la „pola malvarmo­centro” pro la plej malaltaj mezaj jaraj temperaturoj ekster la montara tereno kaj ankaŭ pro la plej malaltaj temperaturoj de januaro, fine pro la influo de severa kontinenta klimato, kiu kaŭzas longan konserviĝon de la neĝtavoloj.

La komunumo de Wiżajny estas la plej nordoriente situanta parto de Suwałki-distrikto en la Podlaĥia vojevodio. Sur la tereno de pli ol 122 kvadrataj kilometroj en 36 vilagoj loĝas 2900 loĝantoj. La suda parto de la komunumo troviĝas ĝuste kadre de la Panorama Parko de Suwałki.

 El la elsendo 19.12.2014. Legas Tomek