Ludu

Antaŭ­mikrofone ni interparolas kun TEJO-estraranoj kaj TEJO-volontulo, last­semajnfine partoprenintaj sian estrarkunsidon en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo kaj la unuan fojon renkontiĝ­inte tie kun la publiko de la 41-a Malferma Tago. En la komenca parto de la 392-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni informas pri la vizito de familianoj de polaj antaŭmilitaj kriptologoj en brita kriptologia centro Bletchley Park kaj pri Jaro de prof. Ludwik Hirszfeld. Nia scienc­bultena informo koncernas la malkovron de la ludemo de mar­organismoj, i.a. fiŝoj. La tekstoj de la informa parto de la elsendo estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la rubrikoj “Novaĵoj” kaj “Sciencaj Informoj” de nia paĝo. Aparte estas aŭdebla la interparolo kun la kunsidintaj en Rotedamo TEJO-estraranoj kaj TEJO-volontulo.