La legantoj de la monatrevuo “National Geographic Traveler” jam la kvaran jaron laŭvice elektis 7 novajn mirlokojn de Pollando. Do la tuta listo enhavas jam  28 vidindaĵojn, el inter kiuj multajn ni jam prezentis en niaj elsendoj. La nunjaran elektadon partoprenis la plej granda nombro de la voĉdonintoj.  115 mil voĉoj – jen la fina rezulto.

La unuan lokon okupis la komplekso OFF Piotrowska en Lodzo (la centra Pollando) – la plurfunkcia centro en la postindustriaj konstruaĵoj. Por ĝi voĉdonis 23 procentoj de la partoprenantoj. OFF Piotrowska estas la plej moda adreso en Lodzo. La butikumado okazas en arta etoso dank’ al kombino de vendejoj kaj servocentroj kun arta agado. En la postfabrikaj ejoj la gastojn atendas 20 restoracioj, rapidmanĝejoj, drinkejoj, sed trovi liberan lokon ne estas facile. OFF Piotrowska logas amase la distremajn lodzanojn, sed ankaŭ turistojn kaj gastojn de la urbo.

15 procentoj de la respond­intoj rekonis kiel mirlokon la Panoraman Parkon de Suwałki en la Podlahia vojevodio – en la orienta Pollando. Temas pri la unua en Pollando Parko, establita jam en 1976, kiu konsideras la panoramajn valorojn. Unu el ĝiaj plej grandaj atrakciaĵoj estas la plej profunda lago en Pollando atinganta 108,5 metroj, la lago Hańcza,  la alia – postglaĉeraj ŝtonejoj.

La trian lokon akris la akvo­receptaklo apud Krakovo  (la suda Pollando) por kiu voĉdonis preskaŭ 15 procentoj de la plebiscit­partoprenintoj. Al Zakrzówek-akvoreceptaklo, kreiĝinta nur en 1990 kaj fariĝinta la ŝatata loko de plonĝistoj logas blankaj rokoj, kelkloke eĉ kelkdekmetraj, speguliĝantaj en la bluo de la akvo. Ĉirkaŭaj herbejoj plenas somere je papiloj. Apenaŭ kredeble estas, ke ĝis Krakovo estas laŭ la rekta linio nur 5 kilometroj.

Salubrajn proprecojn de la aero saturita per kuracaj salakvoj en Inowrocław en la norda Pollando estis rekonita de pli ol 8 procentoj de la voĉdonintoj – tiel la tiea kuracejo akiris la 4-an lokon. La salubran aeron oni akiras dank’ al speciala konstruaĵo el ligno kaj branĉoj de dorna prunuso. Sed la lokon elektas ne sole kuracataoj, ankaŭ ŝatantoj de belaj panoramoj, kiujn eblas admiri de sur panoramejo sur la tegmeno de la aranĝaĵo.

Ĉe la kvina loko ektroviĝas la Pordo de Poznano, Historia Parko, Interaktiva Historia Centro en la urbo, por kiu voĉdonis pli ol 6 procentoj de entuziasmuloj. Historio estas tie prezentata en moderna maniero pere de elektronikaj bildigoj, filmoj kaj instalaĵoj.

Pli ol 5 procentojn de la partoprenantoj de la nunjara eldono de la konkurso pri la 7 novaj mirlokoj en Pollando montris al la cisterciana klostro en Lubiąż en la  suda Pollando la plej granda cisterciana abatejo en la tuta mondo.  Temas pri la  brila artverko de la silezia baroko, de la nula klaso. Ĝia origino radikas en la 12-a jarcento. En ĝiaj subterejoj eternan ripozon trovis eĉ 6 regantoj el la unua pola Piast-dinastio.

Al Działdowo en la norda Pollando oni invitas ĉiujn, kiuj ŝatas viziti la tiean Muzeon de la Teŭtona Ŝtato. Preskaŭ 5 procentoj de la nunjaraj partoprenantoj de la Plebiscito de la monatrevuo “National Geographic Traveler” rekonis ĝin la mirloko de Pollando 2014. La Muzeo de la Teŭtona Ŝtato okupis la 7-an lokon en la nunjara rangolisto. Admiras ĝin ne nur infanoj, sed ankaŭ plenkreskuloj, kiuj en moderna maniero konatiĝas kun la historio de la kavaliraj ordenoj, unuavice la teŭtona ekde ĝia origino ĝis nun. Lakone eblas diri malnova historio en moderna vespero.

El la elsendo 12.12.2014. Legas Tomek