Novaĵoj

Procesminaco al la Muzeo de la Varsovia Insurekcio 1944

Enretigita de: | Nov 11, 2014 | Novaĵoj | Skribu komenton.

La Muzeo de la Varsovia Insurekcio 1944 ricevis leteron de la familio de hitlera generalo Reiner Stahel kun minac­postulo retiri la difinon de la eksa militista komandanto de Varsovio en 1944 milit­krimulo. Alikaze la familio minacis per tribunala proceso. Laŭ direktoro de la muzeo, Jan Ołdakowski la fakto, ke Reiner Stahel ne estis tribunale kondamnita ne ŝanĝas la pritakson de lia agado dum la milito. Laŭ protokoloj el pri­aŭskultoj Stahel malferme deklaris, ke li komandis trupojn, kiuj mortigis civilulojn. Jam la 2-an tagon de la insurekcio li ordonis mortigi ĉiujn virojn en Varsovio, kiuj povus esti taksitaj kiel virtualaj insurgentoj kaj preni civilulojn kiel ostaĝojn utiligotajn kiel vivaj torĉoj en la batalo kontraŭ la varsoviaj insurgentoj.  La unuan fojon en la historio de la Muzeo oni postulis de ĝi ŝanĝon de la pritakso de historiaj faktoj. La unuan fojon oni minacis per tribunala proceso. La ekspozicio pri la Varsovia Insurekcio 1944 estis prezentita en la berlina Muzeo pri Topografio de Teroro. Vizitis ĝin 280 mil personoj.

El la elsendo 11.11.2014. Legas Milada

Idoj de germana gneralo volas akuzi

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0525370

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj