En Pollando estas registritaj pli ol 36 mil naturmonumentoj. Temas same pri la elementoj de la viva naturo kiel arboj, arbustoj, arboaleoj, kiel ankaŭ pri fragmentoj de naturo senviva kiel rokoj, migraj ŝtonoj, fontoj, akvofaloj kaj kavernoj.

La unuaj leĝaj limigoj, hodiaŭ interpretataj kiel normoj protekantaj la naturon aperis jam en la komenco de la ekzisto de la pola ŝtato en la 10-a jarcento. Komence ili havis unuavice praktikan signifon. Ili ebligis konservi por la bezonoj de reĝoj kaj grandsinjoroj valorajn provizojn de la natura medio, unuavice grandajn ĉasbestojn.  Tamen jam en la 11-a jarcento aperis kelkaj ĉaslimigoj. La reĝo Boleslao la Brava limigis ekzemple la ĉasadon de kastoroj. La plej malnova pola dokumento rilatanta al limigo de nekontrolata utiligo de la naturprovizoj estas Statuto de Wiślica el la 1347-a jaroj, laŭ kiu estis starigitaj punoj pri la forhakado de kverkoj kaj fruktoarboj en alies arbaroj. Dum la regado de Vladislavo Jagelo estis enkondukitaj limigoj, se temas pri la forhakado de taksusoj kaj eksporto de la taksusa ligno. Krome estis enkondukita protektoperiodo por la ĉasbestoj daŭranta ekde la 23-a de aprilo ĝis la fino de la rikoltoperiodo. En 1523 la reĝo Sigismundo la Maljuna leĝe normigis protekton de uroj, bizonoj, kastoroj, falkoj kaj cignoj. 55 jaroj poste en 1578 reĝo Stefan Batory eldonis dekreton per kiu estis envivigita la protektoperiodo dum la generado de fiŝoj kaj la malpermeso apliki kelkajn fiskaptajn instrumentojn, kiel retojn kun tro malgrandaj aperturoj.

Do la naturprotektaj klopodoj en Pollando havas longan historion, kvankam paŝoj entreprenitaj baze de sciencaj faktoj estis vastskale entrprenitaj nur en la 20-a jarcento. Tuj post la fino de la 1-a mondmilito, en 1919 kreiĝis Ŝtata Komisiono por la Naturprotekto, kiu 7 jarojn transformiĝis en Ŝtatan Konsilion por la Naturprotekto. Tiam en Pollando estis 39 naturrezervejoj kun la suma areo de 1469 hektaroj. En la intermilita periodo dank’ al la Ŝtata Konsilio por Naturprotekto estis proklamita la unua naturprotekta leĝo kaj krome oni difinis 4500 naturmonumentojn kaj 180 rezervejojn. Ĝis 1939 kreiĝis krome ses protektitaj areoj difinitaj kiel naciaj parkoj, kvankam ties normoj ne identis kun la nuna. Temis pri la naciaj parkoj en Białowieża [bjaŭovieĵa] (1932), en Pieniny [pjenini] (1932), en Wielkopolska-regiono, en la regionoj de Babia Góra [babja gura], Tatry-montaro kaj en Czarnohora [ĉarnoha], en la orienta Karpatio.  Post la 2-a mondmilito kreiĝis  23 naciaj parkoj, pli ol 100 parkoj panoramaj, kreskis la nombro de naturrezervejoj kaj naturmonumentoj.

Ĉiuj naturmonumentoj konsisitigas naturan kaj kulturan heredaĵon de la lando kun la historia kaj eduka valoroj. Nun kreiĝas Ŝtata Registro de Protektataj Areoj, kiu konsideros ankaŭ informojn pri ĉiuj naturmonumentoj. Inter ili kelkaj tre famaj arboj. Ni limigu nin nur al kelkaj ekzemploj.

 La plej populara kaj konata, kvankam ne la plej malnova estas la kverko Bartek, ĉiam troviĝanta laŭe de la itineroj de lernejanaj ekskursoj en la vilaĝo Zagnańsk en la Sanktakruca Montaro (la suda Pollando). Iam oni taksis ĝian aĝon je 1200 jaroj, laŭ pli novaj  esploroj ĝi estas nur 676-jara. Laŭ mezuroj el 2013 ĝi altas 28,5 metrojn, ĝia perimetro sur la alteco de 1,3 metroj egalas al 9,85 metroj, la vasteco de la branĉaro kalkuliĝas je 20 je 40 metroj.

La plej malnova kverko en Pollando kreskas en Kołobrzeg-arbaro (koŭobĵek) en la la nordokcidena Pollando. Tiu ĉi naturmonumento estas pli ol 800-jara kaj altas 32 metrojn. La diametro de ĝia branĉaro egalas al 20 metroj. Ĝia perimetro sur la alteco de 1,3 metroj egalas al 6, 91 centimetrojmetroj. La nomo Bolesław [bolesŭaf] omaĝas la memoron de la reĝo Boleslao la Brava, dank’ al kiu en Kołobrzeg en la unumila jaro kreiĝis episkopejo. Proksime de ĝi kreskas alia maljuna kverko,  Warciław [varcisŭav], la kvina plej malnova kverko en Pollando. Ĝi altas 37 metrojn kaj ĝia perimetro egalas al 7,20 metroj.

Sed ekzistas en Pollando ankaŭ alia kverko, kiu kiel la patronon havas la reĝon Boleslao la Brava. Temas pri la kverko Chrobry [hrobri] en la Malsuprasilezia Vojevodio, la suda Pollando. Ĝian aĝon oni taksas je 760 jaroj. Ĝi altas 28 metrojn, ĝia perimetro egalas al 10,10 metroj kaj vasteco de la branĉaro egalas al ĉirkaŭ 16 metroj. Laŭ legendo sub ĝi okazis la historia renkonto inter Boleslao la Brava kaj la germana imperiestro Otton la 3-a. Historio ne konfirmas ĉi tiujn informojn. Sed kun ĝi liĝiĝas alia interesa evento. Ĝiaj glanoj en 2004 dum la pilgrimvizito de forstistoj Vatikano estis benitaj de papo Johano Paŭlo la 2-a. El ili oni kreskigis 500 kverkoplantetojn. Ĉiuj havas apartan ateston kaj estis plantitaj tra la tuta lando kiel la papaj kverkoj omaĝe al la Papo-polo.

Sed la plej malnova arbo en Pollando estas la taksuso de Henryków. Ĝi kreskas apogite je domo numero 293 en la vilaĝo Henryków Lubański [henrikuf lubanski] en la Malsupra Silezio. Oni taksas ĝian aĝon je 1277 jaroj.

 El la elsendo 17.10.2014. Legas Barbara