Por la novaj studentoj de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano ni aparte dediĉas la hodiaŭan felietonon. Ja en proksimeco de la urbo troviĝas multaj vizitindaj lokoj. Unu el ili estas Rogalin. La historio lasis tie firman spuron, tie vivis generacioj de homoj eksterordinaraj. La troviĝanta tie domo, estis ne sole familirifuĝejo, sed ankaŭ logis homojn kun artaj talentoj, publikajn personojn, kiuj ĝuis tie la naturbelecon, arkitekturan ĥarmonion kaj varmon de la malnovpola gastamo. Tiu domo estas Palaco de Raczyński-familio.

Pri la loko mem, Rogalin la unua skriba dokumento devenas el la 1247-a jaro aperinte en la latina dokumento de pola princo Przemysł la 2-a [pŝemisŭ] Ĝi apartenis al multaj familioj, inter kiuj aparte menciinda estas Arciszewski-familio. Tie nome naskiĝis Krzysztof Arciszewski, famiĝinta kiel nederlanda admiralo kaj postrevene generalo, la organizanto de la artilerio kaj floto de la reĝo Vladislavo la 4-a. Pri li ni felietonis en nia 300-a E-elsendo, la 17-an de januaro.

Pri Rogalin  en 1768 komencis interesiĝi Kazimierz Raczyński serĉante lokon taŭgan por elkonstrui palacon proksime al Poznano. Tie li plenumis multajn gravajn postenojn dum liaj bienhavaĵoj troviĝis en pli forta distanco. Relative baldaŭ en Rogalin dank’ al liaj klopodoj kreiĝis malfrubarokstila palaco sur arbodensa eskarpo, de kie etendiĝis belega panoramo al la apudriveraj herbejoj de Warta.

Ĝis nun Rogalin proponas multajn vidindaĵojn. La francan-nederlandstilan ĝardenon konsistigas laŭplane ordigita verdaĵoazo kun la tiliaj aletoj kaj dunivelaj aleetoj ĉirkaŭ ambaŭ flankoj de la ĝardeno. Sur la centra tufo dominas figuro en antikva stilo, aliaj skulptaĵoj kaŝiĝas ombre de la aleetoj. En la ĝardenprofundo videbliĝas la artefarita altaĵo nomata Parnaso. Forlasante la ĝardenon oni eniras la anglastilan parkon. En ĝia profundo estas renkonteblaj la restaĵoj de la maljuna kverkaro nun konsistanta el ĉ. 2 mil kverkoj, el inter kiuj la plej imponaj havas perimetron ĉirkaŭ 9-metran. Ilin per sia pentrista peniko eternigis Leon Wyczólkowski [vyĉuŭkovsi]. Sed gastis tie ankaŭ aliaj pentristoj, kiel Jacek Malczewski [malĉevski], Michał Wywiórski [miĥaŭ vivjurski]. Kruta vojeto de sur la eskarpo kun la palaco kaj la parko kondukas al la herbejo prezentante aparte pitoreskan alrigardon.

De la palaca fronto tra koretego kaj laŭ la kaŝtanaleo vojo kondukas al la Kapelo-Maŭzoleo situanta sur altaĵeto. Vasta ŝtuparo gardata de  du gisferaj leonoj kondukas al la supra novklasikisma parto de la konstruaĵo imitanta la romian sanktejon en Nimes. Tie troviĝas la kapelo. En la subterejo troviĝas maŭzoleo en la romanika-gotika stilo. Ĝi profunde impresas per troviĝantaj tie sarkofagoj kaj surmuroj epitafoj memorigantaj la ceterajn membrojn de la familio. Tiu ĉi iom izolita loko ĉirkaŭita de malnovegaj arboj emanas per trankvilo kaj naturbeleco harmonias kun majesta arkitekuro. La kripto estas malfermita por turistoj dum ĉiuj someraj semajnfinoj.

Sed ni iom parolu ankaŭ pri la familimembroj de Raczyński-gento.  Kazimierz Raczyński, la establinto de la loko,  kiel la mastro de Poznan-regiono multe meritiĝis renovigante la urbodomon de Poznano, la tieajn konstruaĵojn ĉe Monto de Przemysł. Ĉe la Malnova Foirplaco dank’ al lia iniciato kreiĝis la gardejo kaj eĉ la unuaj urbaj lanternoj. Tiuperiode en Rogalin gastoj svarmis, la biendomo gvidis altnivelan vivon kaj nobelaro estis ĉi tien venanta peti konsilojn pri problemoj familiaj kaj heredaj.

Ne povante detale sekvi la familiajn sortojn ni tamen haltu por mencii la nepojn de Kazimierz Raczynski – Edward kaj Atanazy. Post la fruaĝa morto de ilia patrino pri ilia eduko okupiĝis la vidviĝinta patro edukinte ilin severe sed ĉiuflanke. Sed post lia morto la eduko de la junuloj fariĝis la zorgo de la avo. La nepoj unue studis en Frankfurto ĉe Odro, poste kiam venis la tempo de la Napoleonaj militoj soldatiĝis. Ambaŭ meritiĝis tiukampe ricevinte altajn distingojn. Edward pli frue forlasis la soldatvicojn kaj komence de la pacperiodo inaŭguris sian laboron por la socia bono. Loĝante en Rogalin li komencis eldoni fontmaterialojn, kodojn, memorlibrojn, li mem multon tradukis. Baze de la familia librokolekto li fondis bibliotekon, por kiu en Poznano estis levita bela konstruaĵo. Al liaj meritoj apartenas ankaŭ plukonstruo de la akvoprenejo en Poznano, grundplibonigaj laboroj ĉe apudriveraj herbejoj de Odra. Li establis ankaŭ agronomian lernejon en Jeżewo (jeĵevo) kaj en Rogalin mem li elkonstruigis la menciitan Kapelon-maŭzoleon.

Laŭ alia vojo kuris la vivo de la alia frato. Atanazy fariĝis diplomato de prusa registaro servante en tiu rolo en Kopenhago, Lisbono kaj Madrido. Li prilaboris leksikonon de la germana kaj portugala artoj. Li estis artkolektanto kaj mecenato de la pentroarto. Lia riĉa pentraĵkolekto post lia morto komence estis ekspoziciata en Berlino, poste ĝi trovis lokon en Muzeo de Frederiko Vilhelmo en Poznano. Nun ĝi formas la bazan trunkon de la fremda petraĵkolekto en la Poznana Muzeo. Atanazy heredigis siajn havaĵojn al la germanigita branĉo de la familio, sed lia seninfana filo tenante intimajn ligojn kun la familio de la pola onklo Edward eĉ filigis la familiidon Edward Aleksander.

Denove ni transsalutu kelkajn epizodojn el la familia vivo por doni la ateton al tiu momento, en kiu Edward Aleksander  jam kiel vidvo povis edziĝi al Róża [ruĵa] Krasinski, tiam ankaŭ jam vidviĝinta. Ili ambaŭ ekloĝis en Rogalin. Tiam Edward Aleksander  unue ordigis la financaj aferojn kaj renovigis la palacon. Róża, virino klarvida kaj energia okupiĝis pri la domo kaj administrado ebligante tiel al la edzo dediĉi sin al la kolektista pasio. Li kolektis komence pentraĵojn de polaj artistoj fariĝinte ilia mecenato kaj prezidano de la Societo de Belarto-Amikoj en Krakovo. Lia kolekto enhavis verkojn de ĉiuj renomaj polaj artistoj, inkluzive de Jacek Malczewski kun kiu Edward Aleksander aparte amikiĝis. Aldone el siaj veturoj al Parizo li venigis tolaĵojn de la eŭropa pentroarto. Por tiu ĉi kolekto komece de la 20-a jarcento kreiĝis en Rogalin aparta konstruaĵo ligita kun la palaco. Nun la kolekto prezentas diversajn fluojn de la eŭropa pentroarto el la limo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj, inkuzive de la pola. Róza kaj Edward Aleksander havis infanojn el siaj pli fruaj familioj, sed mem ili ĝisatendis du filojn Roger Adam kaj Edward Bernard. Ambaŭ plenumis publikajn funkciojn. Roger Adam i.a. estis en la intermilita periodo la vojevodo de Poznan-regiono, vicminisro por agrikulturo, ambasadoro de la  elmigra registaro de Pollando en Grekio, kie li helpadis al la elmigrantaj dummilite poloj. Tie li mortis en 1945. En la intermilita periodo la palaco en Rogalin estis lia rezidejo. Dum la milito germanoj transprenis ĝin por lernejo de Hitlerjugend, postmilite funkciis en ĝi i.a. lernejo. En 1949 kreiĝis tie la filio de la Nacia Muzeo en Poznano.

La alia frato, Edward Bernard estis la pola delegito ĉe la Ligo de Nacioj, sekve ambasadoro en Britio. Dum la 2-a mondmilito li gvidis en la londa elmigra registaro de Pollando ministerion por la eksterlandaj aferoj. Li mortis en Londono en 1993 kaj liaj sepultaj solenaĵoj en Rogalin estis impona solenaĵo veniginta amasojn. Li estis la lasta vira reprezentanto de la meritiĝinta por Pollando familio. Du jarojn antaŭ sia morto Edward Bernard, la prezidento de Pollando en Elmigrejo, establis Fondaĵon de Raczyński-Familio ĉe la Nacia Muzeo en Poznano. Konforme al. lia volo la artverkoj apartenantaj al Raczynski-familio povas esti vizitcele disponigiaj al la publiko en la Palaco en Rogalin kaj en la Muzeo en Poznano.

El la elsendo 10.10.2014. Legas Barbara