Konata ĵurnalisto Kalle Kniivilä en Sydsvenska Dagbladet aperanta en Malmö verkis en tri lingvoj pri loĝantoj de Rusio. Li intervjuis rusajn civitanojn, kiuj klarigis al li, kial ili subtenas Putin. Finne la verko titoliĝas Putinin väkeä, la sveda nomo estas Putins folk kaj la esperantlingva versio estas Homoj de Putin. Tre favora estis la akcepto en Svedio. La libro en ĉiuj variantoj meritas nian atenton.

Kalle flue uzas la menciitajn tri lingvojn. Estas interese kompari la tekstojn ankaŭ el la lingva vidpunkto. Malofte oni havas okazon studi tiel fekundan trilingvan materialon facile digesteblan. Kompreneble la verkisto havis talentajn konsilantojn i.a. István Ertl koncerne esperanton kaj Martin Kragh pri ruslandaj aferoj.

Tuj ek de la komenco leganto trovas inspiran etoson, kiu kaptas, katenas kaj kunprenas. La libro vere plenplenas je pensigaj opinioj de niaj orientaj najbaroj. La aŭtoro spicas rakontojn per trafaj kaj travideblaj  klarigoj. Horizonto de legantoj larĝiĝas kaj komprenemo tutan tempon kreskas. Bariloj
inter rusaj kaj finnaj pensmanieroj malaltiĝas.Feliĉe oni finfine eldonis tre taŭgan verkon, kiu subtenas reciprokan trankvilan kunlaboron sur egala fundamento. Multaj antaŭĵuĝoj ambaŭflankaj ne forflugas tuj. Oni bezonas tempon por digesti novajn pensojn kaj ideojn. Kalle Kniivilä ĵetis semojn sur fekundan teron.

Abundas multaj brilaj citindaj detaloj, kiujn legemuloj trovu mem. Estis al mi malfacile flankenmeti la libron por la tagmanĝa paŭzo. Multaj ekzaktaj faktoj kaj ciferoj ilustras spertojn en la ĉiutaga vivo. Faktoj trafe lumigas la pasintecon kaj hodiaŭon. Ili faras la realaĵon konkrete palpebla.

La strukturo de la libro baziĝas sur la spertoj kaj opinioj de diversaj homoj. Tiu esprimmaniero kondukas leganton de aventuro al aventuro. Oni ne enuiĝas, sed atentemo restas freŝa kaj akra.

Eble vi jam dubas, ke mi troigas. Mem vi devas travagadi la eldonaĵon Homoj de Putin. Kiel ordinara laiko mi ne kapablas analizi kaj lumigi la enhavon. Unu afero estas tute klara. Se vi havos kuraĝon eklegi la raportan publikaĵon, vi surpriziĝos kaj renkontos nekredeblajn faktojn. Ne indas dubi kaj cerbumi. Necesas ekagi kaj aĉeti aŭ prunti la brilan novan perlon el la plumo de Kalle Kniivilä.

Sinceran rekomendon sendas –

Jorma Ahomäki en Piispanristi, Turku, Finnlando

Kromnotoj:

http://katalogo.uea.org/katalogo.php?titolo=Homoj+de+Putin&auxtoro=&katego=&kondicho=chio&trovu=Trovu+en+la+reta+katalogo

La recenzo finnalingve aperis la 23-an de oktobro en “Turun Sanomat”, kies eldonnombro egalas al pli ol 100 mil ekzempleroj.