Ludu

“Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof denove aŭdiĝas en la literatura segmento de nia marda, 378-a elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Komence aŭdiĝas aktualaĵoj kaj nia scienca temo estas dediĉita al la nova scienca aldonaĵo de la semajnrevuo “Tygodnik Powszechny”, kreiĝanta kunlabore kun la krakova Kopernik-Centro por la Interbranĉaj Esploroj. Iu el la junaj kunlaborantoj de la Centro estas nia redakcia kolego, Tomek Miller kaj li mem rakontas pri tio, kio estas temo kaj defio de liaj laboroj kiel fizikisto. Aktualaĵoj kaj la scienca temo aperas en niaj elsendoplatformaj rubrikoj, kie ili estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj. En nia hodiaŭa programo krome kantas la grupo “KTP”. Ni memorigas ilian kanton el la lasta KD Surplacen venu vi, “Turto havas 9 plumetojn” eldonita de Vinilkosmo.