Ludu

La Bonaera UK denove eĥas en la 364-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Ĉi-foje ni prezentas mesaĝon de UEA-prezidanto, Mark Fettes prezentitan dum speciala kongresa programo destinita por membroj de la Societo Zamenhof partoprenantaj la kongreson. Ĉeokaze ni memorigas, kio estas tiu ĉi aparta financsubtena por UEA fonduso. La elsendon komencas politikaj informoj pri minacaj eventoj en la mondo – ĉefe en Ukrainio kaj en Irako. La fantomanta militminaco eĥas ankaŭ en nia temo el la pola gazetaro. Krome ni informas pri raporto rilata al perforto al virinoj en la Eŭropa Unio kaj pri Lisbono, kiu gajnis en la rivalado de la plej gastamaj turisme landoj en EU. Nia sciencbultena temo rilatas al protektado de alkoj kaj suspendo de la intenco permesi ilin ĉasi. Kelkaj el la informoj de nia hodiaŭa elsendo estas jam paralele aŭskulteblaj kaj legeblaj ĉe nia elsendoplatformo ĉe la rubriko novaĵoj kaj sciencaj informoj.