Ludu

En la 347-a E-elsendo ni denove invitas por la “Trarigardo de la E-Gazetaro”, en kiu ni rilatas al “Starto” de Ĉeĥa E-Asocio (4/2013), “Bulteno” de la E-ista klubo en Praha (2/2014), “La Ondo de Esperanto” (7/2014), “La Revuo Orienta” de Japana E-Instituto (6/2014), “La Lanterno Azia” de Korea E-Asocio (05/2014) kaj al “Nova Vojo” de E-Populariga Asocio (05/2014). Komence de la elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas aktualaĵoj pri tio, kiuj eksterlandanoj avanas inter plej grandaj aĉetantoj de polaj grundoj kaj pri la sukceso de varsoviaj biciklistoj. Temo el la pola gazetaro analizas la sintenon de poloj al la t.n. surbendiga skandalo. La scienca informo koncernas minacojn ligitajn kun la natur­deficito ĉe la homo. Novaĵoj, scienca informo kaj la teksto de la trarigardo estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj en unuopaj rubrikoj de la elsendopaĝo.