Ludu

La ŝatantojn de la klasika literaturo en la 341-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org atendas la 4-a fragmento de la romano de la pola Nobel-premiito, Henryk Sienkiewicz “Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Komence nia ĉefinformo sciigas, kiel poloj pritaksas siajn ĉefministrojn de la lastaj 25 jaroj. Ĉi-semajne abundas temoj el la pola gazetaro. Ni i.a. legis pri la kampanjo ŝanĝi ĉiujn energiuzajn registrilojn en Pollando konforme al la unia direktivo, pri la altlerneja kunlaboro inter Pollando kaj Brazilo kaj fine pri kiuj feriolokoj eksterlande poloj rezignas. La scienca bulteno enhavas la informojn pri brilaj kvalitoj de la pola artefarita osto kaj pri ekologia katastrofo minacanta per formorto de multegaj besto- kaj plantospecioj. Muzike akompanas nin la ensemblo Kaj Tiel Plu per sia kanto el la KD eldonita de Vinilkosmo “Surplacen venu vi”. Kiel kutime la tekstoj de la novaĵoj kaj la scienca bulteno estas paralele aŭskulteblaj kaj legeblaj en unuopaj rubikoj de nia paĝo helpante al novaj kaj ankoraŭ ne plene spertaj esperantistoj altigi sian lingvokonon kaj parolkomprenon.