Novaĵoj

La Sonorilo Johano Paŭlo la 2-a en Vavelo

Enretigita de: | Maj 16, 2014 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Lastmarde sur la Turo de la Arĝentaj Sonoriloj de la Katedralo sur Wawel-Altaĵo en Krakovo aldoniĝi la sonorilo Johano Paŭlo la 2-a. La unuan fojon ĝia sono aŭdiĝos dimanĉe, la 18-an de majo en la naskiĝdatreveno de Karol Wojtyła. La bronza sonorilo en kiun estis enmuldita ora medalo emisiita honore al la 50-jariĝo de la sacerdoteco de Johano Paŭlo la 2-a pezas la duonan tunon kaj ĝia diametro egalas al 93 centimetroj. Sur la sonorilo videbliĝas la ĉefdevizo de lia pontifikado „Nolite timere” (Ne timu). La sonorilo Johano Paŭlo la 2-a sur la Turo de la Arĝentaj Sonoriloj de la Vavelaltaĵa Katedralo troviĝas super tri pli fruaj sonoriloj „Herman” – el 1271, „Zbyszko”, el 1423 kaj „Maciek” el 1669. La preparita loko al nova sonorilo atendis 500 jarojn por speciala okazo, kiu nun venis. La Katedralo sur la reĝa Wawel-Altaĵo havis por Karol Wojtyła signifon apartan. En la kripto de sankta Leonardo post la konsekro je pastro li celebris sian unuan sanktan meson, tie li estis konsekrita kiel episkopo, tie okazis solenaĵoj lige kun lia nomumo je kardinalo. Dum ĉiu sia vizitio en Krakovo Johano Paŭlo la 2-a vizitis Vavelon kaj la katedralon.

El la elsendo 16.05.2014. Legas Tomek

Sonorilo Johano Paulo la 2-a sur Wawel-Altajxo

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0520180

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj