Ludu

La 2-a parto de la prelego de Humphrey Tonkin omaĝe al 90-a vivjubileo de Marjorie
Boulton estas la ĉefa parto de la 335-a varsovia E-elsendo ĉe la adreso: www.pola-retradio.org. Ĝi aŭdiĝis dum la 40-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, la 10-an de majo. Komencaj informoj rilatas al la novaj donitaĵoj pri la eksterlandaj studentoj en Pollando kaj pri la konserviĝanta malemo de poloj rilate enkondukon de la unia valuto. Niaj scienca bulteno traktas inventaĵon de pola junulo, la t.n. serĉhorloĝon por personoj grizaĝaj. La alia temo traktas novajn malkovrojn pri araneoj kaj araneaĵoj. La aktualaĵoj kaj sciencaj informoj estas paralele legeblaj kaj
aŭskulteblaj ĉe unuopaj rubrikoj de nia paĝo.