Ludu

En la literatura segmento de la 331-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas la 2-a fragmento el la romano de la pola Nobel-premiito Henryk Sienkiewicz “Quo Vadis”, en la E-traduko de Lidia Zamenhof. En la komenca parto de la elsendo niaj informoj referencas al la lasta intervjuo de la Ĝenerala NATO-Sekretario, al la Tagoj de la Pola Kavalerio. Tiun informon ornamas muzikcitaĵo el la pola ulana kanto. Temo el la pola gzetaro levas la demandon de enspezodiferencoj inter kontraktaj kaj etataj laborantoj. Kio kaŭzas, ke en Francio oni konstatas malkreskon de la nombro de kapreoloj eksplikas nia scienca temo. Muzike akompanas nin la ensemblo de la Varsovia Politekniko, kiu por la jubilea UK-1987 pretigis muzikan spektaklon pri la varsovia folkloro. Aktulaĵoj kaj scienca temo estas paralele legebla kaj aŭskultebla en la unuopaj rubrikoj de nia paĝaro.