Ludu

Romano Bolognesi kaj Vito Tornillo, aktivuloj de IFEF estas la gastoj de la 317-a elsendo de la Pola RetRadio: www.pola-retradio.org. La temo de la renkontiĝo estas i.a. la proksimiĝanta  Internacia Kongreso de esperantistaj fervojistoj en la itala San Benedetto del Tronto. En la komenca parto de la varsovia E-elsendo ni referencas al situacio ĉirkaŭ eventoj en Ukrainio. Pliaj temoj estas modernigo de la fakultato de la Pola Filologio en la budapeŝta Universitato. Multiĝo de polaj patroj solece edukantaj infanojn kaj feriado de poloj en 2013 estas temoj, kiujn ni ĉerpis el la pola gazetaro. La sciencan temon ni dediĉas al la pola dormomasko por tiuj, kiujn interesas efika dormo daŭranta de du ĝis tri-kvar horoj diurne, t.e. tag-nokte. Muzike akompanas nin hodiaŭ Kajto per la kanzono “Mia propra trajno” el ilia KD “Lokomotivo rulu nun”. Komencaj aktualaĵoj, scienca informo estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. En la rubriko “Antaŭ la mikrofono” eblas aŭskulti aparte inter­paprolon kun niaj hodiaŭaj gastoj.