Ludu

Jan aŭ Juan Szychowski – firme ligita kun Argentino – estas laŭvica koninda polo kun kiu eblas konatiĝi en la 310-a E-elsendo ĉe la adreso: www.pola-retradio.org. Komence ni proponas aktualaĵojn – temas pri interkompreniĝo rilate la konflikton en Ukrainio, Tago de la Gepatra Lingvo kaj la 204-a naskiĝ­datreveno de Frederiko Chopin. Nia informo reference al la GK-oj de UEA koncernas la nunjaran Esperantologian Konferencon dum la Bonaera UK. Fine ni renkontiĝas kadre de la leterkesta programero. Adiaŭante la nunjaran Semajnon de la Internacia Amikeco ni faras tion kun JoMo kaj lia kanto “Esperanto”, devenanta el la KD de Vinilkosmo “JoMo friponas”. Tekstoj de aktualaĵoj kaj de la felietono troviĝas en apartaj rubrikoj de nia elsendo­platformo. Eblas ilin samtempe aŭskulti kaj legi.