Ludu

Kun Mirejo Grosjean ni interparolas pri la januara 5-a Afrika E-Kongreso kaj pri planataj pliaj E-aranĝoj sur la afrika kontinento. Komence de la 307-a E-elsendo ĉe www.pola-reradio.org aŭdiĝas informa segmento, en kiu ni i.a. informas pri senlaboreco en la eŭrosfero en 2013,  pri postuloj de la turka malplimulto en Germanio kaj longa kunloĝado de polaj junuloj kun la gepatroj. El la scienca bulteno eblas ekscii pri la plej profunda fervoj­tunelo ekde oktobro 2013 funkcianta en Istanbulo kaj pri kanadaj esploroj rilate la tango­terapion. Muzike akompanas nin kanto el la KD “Afrika Kompilo” eldonita de Vinilkosmo >Kiu lingvo por la homaro<. Aktualaĵoj kaj informoj el la scienca bulteno kaj ankaŭ interparolo kun nia antaŭ­mikrofona gasto aŭdiĝas en unuopaj rubrikoj de nia paĝo.