Ĉi-semajne gesinjoroj ni revenu al la nordokcidenta Pollando por viziti la urbon Trzbiatów [prononcu t-ŝebjatuv],  situanta laŭ la rekta linio nur 7 kaj duonan kilometrojn for de Baltiko. Ĝia origino radikas en la 9-a jarcento, kiam oni konstruis tiu ĉi loke fortreson kun setlejo,  kiu ekde la komenco estis ligita kun la pomeria dinastio Grifidoj – la samaj kiuj dum jarcentoj regis sur la insulo Wolin – situanta iom okcidente for de la urbo. La foslaboroj pruvas, ke tiam Trzebiatów estas grava kultoloko de la pagana Perun kaj tute proksime oni praktikis la kulton de alia pagana adoratulo difinata “Blanka Dio”. La unua skriba informo pri Trzebiatów devenas el la 1170-a jaro,  kiam la pomeria princo Kasimiro la 1-a transdonis 11 ĉirkaŭajn vilaĝojn al norbetanoj. La venintaj el la sveda Lund monakoj establis tie sian klostron. La 12-a jarcento estis la periodo de intensa kristanig­ado de la Okcidenta Pomerio, aparte de la regionoj ĉe la riverbuŝo de Rega ĉe kiu etendiĝas Trzebiatów. La urborajtojn ĝi ricevis fine de la 13-a jarcento kaj verŝajne el tiu periodo devenas la blazono de la urbo, prezentanta Grifon kun la kruco. Fino de la 13-a jarcento signas ankaŭ la komencon de la ĝenerala prospero kaj disfloro de la urbo pro vico da atribuitaj al ĝi privilegioj i.a. libera navigado laŭ la rivero Rega kaj ekposedo de la haveno. Tiuj ĉi kaj pluraj sekvaj privilegioj kaŭzis, ke Trzebiatów fariĝis unu el la plej gravaj ekonomiaj centroj en Pomerio. Dum jarcent­duono – apud la plej grandaj potencoj de Eŭropo ĝi estis membro de la Hansa Ligo. Ekde la 14-a jarcento ekzistis en la urbo mezlernejo kun riĉa instru­programo. En la 16-a jarcento ĝuste en Trzebiatów oni proklamis protestantismon la reganta religio de Pomerio. Bedaŭrinde la 30-jara milito finis la disfloron de Trzebiatów. Detrufrapaj evidentiĝis grandaj incendioj kaj fine likvido de la haveno. Trzebiatów ĝis la 17-a jarcento troviĝanta kadre de la Pomeria Princolando estis enkorpigita en Brandenburgion kaj unu jarcenton pli poste fariĝis prusa urbo. Marĝene ni menciu, ke en la 2-a duono de la 18-jarcento ĝi estis la propraĵo de virtemberga princo Frederiko Eŭgeno. Dank’ al lia pola edzino princino Maria Anna familie Czartoryski okazis kultura vigliĝo de la urbo. Dank’ al ŝiaj klopodoj la iama monakinejo estis transformita en klasik­stilan palacon, lokon de vigla societa vivo.  Tamen post kiam ŝia edzo perfidis la Respublikon – kiel komandanto de la litovaj trupoj aktivante favore al Prusujo kaj Rusujo la geprincioj divorcis.  Anna Maria revenis al Pollando, plej ofte gastante en Varsovio, kie ŝi gvidis literaturan salonon, vintrumante en Vieno kaj somerumante en Puławy – fama,  romantika pola rezidejo kies kun­kreintino ŝi estis. Sed ni revenu al Trzebiatów por almenaŭ mencii, ke en ĝi naskiĝis reĝo Frederiko la 1-a Virtemberga kaj Sofia Dorotea, estonta edzino de la rusa caro Paŭlo la 1-a.

Tamen la urbo neniam reakiris la iaman mezepokan signifon, aliflanke ĝi utiligis la ŝancon renaskiĝi,  kiam estis funkciigita la fervojlinio inter Szczecin kaj Ko?obrzeg, kondukanta tra Trzebiatow. Fine de la 19-a jarcento kreiĝis tie agronomia lernejo, unu el malmultaj en Pomerio. Tie havis sian sidejon la firmao Felisch&Kirchheim produktanta la arĝentan pladaron por la sveda reĝa kortego.

Dum la 2-a mondmilito Trzebiatów ne estis detruita, sed signife damaĝita. Transdaŭris do la mezepoka urboplano, historiaj konstruaĵoj kaj urba konstru­substanco. Ili – rekonstru­istaj kun pietismo atestas pri la glora pasinteco de Trzebiatów. De jarcentoj super la urbo dominas la 90-metra turo de la preĝejo devenanta al la 14-a jarcento. Ĝis nun ĝi estas grava orientiga punkto, sed iam ĝi rolis ankaŭ kiel lanterno. De sur ĝia supro videbliĝas iom distanca maro kaj la lanterno en la loko Niechorz

 Atenton meritas pulvo­bastiono – nomata “la gria”, kiu kreiĝis dum la konstruado de defendo­muregoj kaj servis kiel pulvo­staplejo. Konstruita sur la plano de cirklo kun la 4-metra diametro ĝi estas kovrita per tegola tegmento. Cetere kun ĝi ligiĝas unusola legendo, kiun mi trovis pri la urbo kaj kiu klarigas la difinon de la bastiono “la gria”.  Nome Trzebiatów en la mezepoko, kiel komerca urbo ofte interbatalis kun la najbaraj rivaloj. Okazis, ke al la deĵoranta sur la urbomurego  soldato servo­junulino alportis  bovlon kun varma grio. Gejunuloj komencis iom petoli kaj dum la petolado iu el ili mispuŝis la bovlon, kiu falis  de sur la muroj sur la kapon  de iu el la atakpretaj rivaloj. Lia krio avertis  la deĵorantan soldaton, kiu alarmis siajn kamaradojn. Tiel li sukcesis  forpuŝi la malamikan atakon.  Memore al ĉi tiu evento dum la lasta semajnfino de julio la urbestro mem regalas vizitantojn de Trzebiatów per bongustega grio.

Sed fine ni diru pri iu kroma kuriozaĵo de Trzebiatów, nome troviĝanta sur la muro de iu brikdomo pentraĵo el la 18-a jarcento. Onidire ĝi prezentas elefanton. Pastoro el la proksima vilaĝo Sarbia, kiu ekzistas ĝis hodiaŭ,  en la paroĥa libro sub la dato la 1639-a jaro notis: “Aŭtune de la nuna jaro en la ĉirkaŭaĵo oni demonstris enorme grandan beston – elefanton, kiu estis vidita en Trzebiatow [..] Ho, Dio, ke tiu eksterordinara besto nenion malbonan faru al la patrujo nia”.

El la elsendo 31.01.2014. Legas Barbara