Ludu

La 300-a E-elsendo el Varsovio per la felietono pri Krzysztof Arciszewski,  la 17-jarcenta pola konkerinto de la Nova Mondo serve al nederlandanoj malkaŝas i.a. la sekreton, kial Nederlando malgajnis la rivalaldon establiĝi en Brazilo. “Melankolio” el la KD >Tom Jobim en Esperanto< en la plenumo de Alejandro Cosavella kompletigas tem­segmenton ligitan kun Brazilo, kiun en la lastaj semajnoj vizitis Barbara. La jubileo de la Pola RetRadio en Esperanto speguliĝas en nia Leterkesta Rendevuo. Komence la kultur­bulteno informas pri la itala bildstrio dediĉita al Jan Karski, la semajnfinaj koncertoj de la Varsovia Filharmonio omaĝe al Wojciech Kilar kaj la Varsovia koncerto de Stefanos Korkolis lige kun la inaŭguro de la greka prezidanteco en EU.