Ludu

Unu el la vizitindaj urboj de Pollando estas Trzebiatów. En la 304-a E-elsendo ĉe la adreso www.pola-retradio.org ni memorigas nian felietonon al ĝi dediĉitan.  Komence en nia kulturkroniko ni informas pri Grammy-Premio por pola ĵazmuzikisto kaj pri la kultura evento, kiu inaŭguris la 600-jariĝon de la polaj-turkaj diplomatiaj rilatoj, kiu pasas en 2014. Per E-informo ni memorigas pri la nova limdato por IKU-2014 okazonta dum la Bonaera UK, reference al la Gazetaraj Komunikoj de UEA.  Fine de la elsendo tradicie aŭdiĝas la leterkesta programo. En la rubriko “Novaĵoj” estas paralele aŭsulteblaj kaj legeblaj informoj de nia kulturkroniko kaj la felietono pri Trzebiatów.