Ĉi-semajne mi volas prezenti al vi gesinjoroj unu el la nov­rekonitaj vidindaĵoj de Pollando, kvankam ĝia origino devenas el la 14-a jarcento. Tiucele ni devas direktiĝi al Małujowice, la vilaĝo troviĝanta en la vojovedio de Opole, la suda Pollando. La unua mencio pri la loko Mulowitz devenas el la 13-a jarcento el la registro de havaĵoj de la Vroclava Episkopejo. Ĝis la 1945-a jaro ĝi portis la germanan nomon Mollowitz.

Kun la  nomo de la vilaĝo estas ligita la plej fama batalo dum la sileziaj militoj el la 10-a de aprilo 1741. Ne tio estas la celo de nia atento, sed la paroĥa preĝejo de sankta Jakobo Apostolo. Origine temas pri konstruaĵo masonita, gotikstila el la 1250-a jaro. Ĝia patrono estis la Plej Sankta Maria Virgulino. En la unua duono de la 14-a jarcento la preĝejo estis fragmente ali­konstruita kaj vastigita de la vilaĝ­posedanto Samborius. Samjarcente, en la 60-aj jaroj, kreiĝis riĉaj polikromiaĵoj  kun la biblia kaj evangelia tamaro, kiujn – kiel oni asertas – plenumis artisto el la praga skolo.

Preskaŭ 100 biblitemaj mur­pentraĵoj – malkovritaj nur post la 2-a mondmilito – preskaŭ kompakte kovras la murojn de la preĝejo, nun kiel patronon havanta la sanktan Jakobon Apostolon. Ili formas la tiel nomatan Biblia Pauperorum, Biblion de mizeruloj, kiu pere de religitemaj petraĵoj proksimigis la lego­malkapabla popolo la Biblian mesaĝon.  Inaŭguras la ciklon en la ĉefa navo de la preĝejo scenoj pri la kreo de la mondo kaj paradizo kaj finas tiuj pri resurekto kaj ĉieliro. Ĉiuj pentraĵoj trietape devenas el gotiko.  El la unua devenas pentraĵoj en la subtegment­ejo, kiuj parte estis kovritaj per la al­konstruita en la 1483-a jaro plafono. El la dua devenas pentraĵoj ĉe presbiterio el la komenco de la 15-a jarcento, el la tria polikromiaĵoj en la navo, kiuj kreiĝis antaŭ la jaro 1483. Apartan atenton meritas la plafono el ĉirkaŭ 1500-a jaro konsistanta el 640 ligno­tabuloj kovritaj per koloraj ornam­motivoj – geometriaj, plantaj, bestaj kaj eĉ heraldikaj.

Tre valora estas gotika, riĉe skulptita portalo kun timpanono prezentanta la kronornamon de la Dipatrino, Ŝian viziton ĉe sankta Elizabeta kaj adorkliniĝon de la Tri Magoj. Ĉirkuas ĝin ciklo de skulptaĵoj kun fraŭlinoj prudentaj kaj stultaj kaj skulptitaj rozetoj kaj foliaj elementoj.

La polikromiaĵoj el Małujowiece  estas la plej grava vindindaĵo laŭ de la itinero de Brzeg-polikromiaĵoj longa 3 kilometrojn kaj kondukanta tra la urboj Brzeg-Strzelniki-Pogorzela-Krzyżowice-Małujowice. Ĝi komenciĝas en la preĝejo de sankta Nikolao, en kies sakristio konserviĝis fragmentoj de mezepokaj polikromi­aĵoj. La sekvan etapon konsistigas polikromiaĵoj 13-14-jarcentaj en la preĝejo de sankta Antoni en Strzelniki, en la preĝejo de la Plej Sankta Koro de Jesuo en Pogorzela kaj en la sanktejo de Krzyżowice. La polikromiaĵoj en Małujowice estas difinataj ankaŭ kiel la Siksta Kapelo de Silezio. Tiu kromnomo estis atribuita pro la pentraĵo, kiu prezentas la Lastan Juĝon, same kiel tio okazas en la Vatikana Siksta Kapelo.

La famo de la polikromiaĵoj radikas en la 1964-a jaro,  kiam en preĝeja subtegmentejo el sub la stukaĵo aperis la plej malnovaj polikromiaĵoj. Sed la apartan brilon ili ricevis nur en la lastaj jaroj dank’ al la restaŭraj laboroj efektivigitaj en la jaroj 2010-2012 per la kosto de 2 milionoj da zlotoj, ĉirkaŭ 50 mil eŭroj,  ankaŭ el la uniaj rimedoj. Oni uzis samtempe la okazon por renovigi la pavimon kaj protekti la sanktejajn murojn kontraŭ la humideco.

Reference al la historiaj eventoj, necesas noti, ke jam ĉirkaŭ 1500 ĉesis pliaj konstrulaboroj. En 1526-a jaro la sanktejon transprenis protestantoj kaj en 1817-a jaro ĉiuj pentraĵoj estis stukaĵ­kovritaj. Ili estis parte forigitaj en la 60-aj jaroj de la 19-a jarcento, sed la restaŭraj laboroj limiĝis al alpentrado de mankantaj fragmentoj aŭ alikolorigo de fragmentoj paliĝintaj. Postmilite, en 1945 la preĝejo estis transdonita al la Katolika Eklezio. Kiel dirite la polikromiaĵoj eniras la konsiston de la ampleksa Itinero  de Polikromiaĵoj de Brzeg. Entute en la preĝejoj de la tuta regiono de Brzeg oni notas plej multajn restaĵojn de la mezepokaj polikromiaĵoj. Ili ĉefe transdaŭris dank’ al la Reformacio, kiam oni kovris ilin per surtegaĵo.  La malkovrado de ili komenciĝis post la dua mondmilito, kiam la sanktejojn transprenis katolikoj. Vizitante ĉi tiu parton de Silezio sendube ĉiel rekomendinde estas ne eviti la preĝejon de sankta Jakobo Apostolo en Małujowiece.

El la elsendo 06.12.2013. Legas Barbara