Ludu

La Bonaera UK-2014 atendas. Rapidpaŝe proksimiĝas la fino de la unua aliĝperiodo, tial la lokon de la tradicia Leterkesto prenas interparolo kun KKS, Clay Magalhães, ĉirkaŭ la lastaj pri­kongresaj informoj konsult­eblaj ankaŭ rete – http://uea.org/kongresoj/uk _2014.html. Komence de la 292-a E-elsendo ĉe https://pola-retradio.org ni proponas aktualaĵon kaj felieton kun laŭvica interesa polo, ĉi-foje Marcin Król el Żurawica. Tradicie elektitaj tekstoj el la elsendo estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en koncernaj rubrikoj. Aparte eblas aŭskulti la interparolon kun KKS de UEA.