Ludu

La 154-an naskiĝdatrevenon de Ludoviko Zamenhof pasontan nur post du tagoj la Pola Retradio omaĝas per aparta elsendo. Nia finna aŭskultanto Jorma Ahomäki felietonas pri Zamenhof-biografioj sur sia bretaro. Barbara prezentas specimenon el la biografia libro de Marjorie Boulton “Zamenhof – aŭtoro de Esperanto”. La fragmento rilatas al la UK-1912 en Krakovo dum kiu la kreinto de Eperanto prezentis sian lastan paroladon en la rolo de la “majstro”. Komence de la 290-a elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas aktualaĵo pri la loko de polaj gejunuloj  en la lastaj esploroj de OECD rilate la poentadon de lernokapabloj de 500 mil gejunuloj en 65 landoj. Tio estas teksto paralele legebla kaj aŭskultebla en la rubriko novaĵoj. Kantas Georgo Handzlik.