Ludu

Kun Maritza Gutierrez el Kubo ni renkontiĝis fine de la lasta UK en Rejkjaviko. Tio estas okazo rerigardi al la evoluo de la kuba E-movado post la lasta tiea UK, enpensiĝi ĉirkaŭ problemoj de la landa kaj regiona laboro de UEA kaj evidente paroli pri la Havanaj E-Elsendoj. En la informa segmento de la 285-a E-elsendo ĉe la adreso: www.pola-retradio.org ni revenas al la problemo de senlaboreco en EU, kun plezuro ni informas pri premio por Polaj Ŝtataj Arbaroj kaj en scienca rubriko atentigas, ke pri tumoroj 90-procente respondecas aliaj ol genetikaj faktoroj. Muzike akompanas nin Amindaj. El ilia KD eldonita de Vinilkosmo ni muzike citas du kanzonojn „Lasu la malĝojon flugi” kaj „Tiel la mondo iras”.

Progres­antojn atendas paralela aŭskultado de informoj kaj legado de iliaj tekstoj en koncernaj rubrikoj de nia paĝo.  Aparte estas aŭskultebla interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.