Ludu

La 12-jaraĝa Dominika Krajniewska estis ne sole la plej juna esperant­istino, kiu partoprenis la lastan ARKONES en Poznano, ŝi estas nia plej juna – de longa tempo – antaŭ­mikrofona gasto. La interparolo ne longas, sed la enhavo kaj program­sugestoj riĉas. Ŝia ŝato pri E-muziko en niaj elsendoj instigis nin rememorigi Kvak-kvarteton de Kajto. El la repertuaro de ARKONES ni proponas krome fragmente la kanton Amaras la vundo de dolor’ el la koncerto de Anjo Amika. Krome ni denove aŭskultas Kvak-Kvarteton de Kajto. La komenca informa parto de la 271a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org enhavas informojn i.a. pri decido forigi la dulingvajn stratnomojn en litova regiono 80-procente enloĝata de poloj, statistik­aĵojn pri senlaboreco en Germanio kaj inter la tieaj enmigrintoj. La scienca temo estas dediĉita al la polaj sukcesoj en la helpo por homoj surdaj kaj malbone aŭdantaj.