Ludu

La pola starpunkto pri la  situacio en Sirio kaj en Egipto estas la komencaj aktualaĵoj en la 260-a E-elsendo de Pola Retradio. Ĉe la retradio www.pola-retradio.org ni rakontas sekve pri la Varsovia kolono de reĝo Sigismundo III Waza kaj ligita kun ĝi legendo. E-informoj rilatas al pliaj sukcesoj de E@I kaj al la varbanonco por la redaktoro de la revuo Esperanto. La ĉi-semajna Leterkesto plenplenas je lastaj reagoj kaj opinioj de la aŭskultantoj pri niaj E-elsendoj.

La komencaj novaĵoj kaj felietono pri la Kolono de reĝo Sigismundo III Waza estas jam legeblaj kaj samtempe aŭskulteblaj en la rilataj rubrikoj de la paĝaro Pola RetRadio en Esperanto.