Ludu

La surbendigita en Rejkjaviko interparolo kun Terttu Tyynelä kaj Sirkka Mattlin aŭdiĝas en la ĉi-semajna Leterkesto de Pola RetRadio en Esperanto. Tiun interparolon en la 254-a E-elsendo de la Pola Retradio antaŭas informo pri vizito de la Veturila Muzeo de Johano Paŭlo la 2-a en kelkaj eŭropaj landoj, felietono pri vizitinda tropiksomere Varsovio kaj E-informoj: pri la Rejkjavika Nitobe-simpozio kaj pri FESTO-2013 komenĉiĝanta la 10-an de aŭgusto en Kelmis, Belgio.

La tekstoj de la komenca informo kaj de la felietono troviĝas jam en la rilataj rubrikoj, kie eblas samtempe ilin legi kaj aŭskulti.