Novaĵoj

Usona spionaktivado en EU

Enretigita de: | Jul 2, 2013 | Novaĵoj | Skribu komenton.

La lastsabata artikolo en la interreta paĝaro de la germana Der Spiegel informis, ke la subalterna al la usona registaro NSA – Agentejo por la Nacia Sekureco – per sia spion­odagado ĉirkaŭprenas plej verŝajne ankaŭ la Eŭropan Union. La informoj aperis reference al  la  transdonitaj al la gazeto dokumentoj, kiujn transprenis info­madikisto Edward Snowden en­laborigita en komputila firmao estanta ekstera partnero de NSA. La Eŭropa Komisio, kaj la aŭtoritatoj i.a. de Germanio, Francio, Italio postulis klarigojn de Usono. Klarigojn postulas ankaŭ la estro de la Eŭropa Parlamento, Martin Schultz, kiu en sia deklaro esprimis ŝokiĝon kaj maltrankvilon pro la informoj. Li aldonis, ke se ili evidentiĝos veraj tio negative influos la uniajn-usonajn rilatojn.

La estro de la usonaj spionservoj, James Clapper, kunordiganta la agadon de ĉiuj in­vigilservoj de Usono informis en speciala komuniko, ke la registaro de Usono transdonos al la Unio siajn klarigojn per diplomatiaj kanaloj. Kiel li deklaris la temo estos priparolita en la duflankaj interparoloj kun unuopaj uniaj landoj.

El la elsendo, 02.07.2013. Legas Krystyna kaj Barbara

Usona spionaktivado en EU

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0521188

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj