Ludu

La 2-a parto de la historia Prelego  pri Islando estas grava ero en la 247-a E-elsendo de Pola RetRadio lige kun la 98-a UK en Rejkjaviko. Komence ĉe www.pola-retradio ni informas pri grandigado de arbarareo en Pollando destinante por tio nefekundajn grundojn. Saarlanda E_ligo atendas junajn prelegantojn. Tiun informon sekvas la kanto “Junaj Idealistoj” en la plenumo de Dolĉamar. La kanto devenas el la KD de Vinilkosmo “Elektronika Kompil’”. En Leterkesto i.a. ni citas el la son­dokumenta komento pri niaj elsendoj de nia pola aŭskultanto, Andreo Bach.

El la hodiaŭa elsendo estas paralele legebla kaj aŭskultebla informo pri grandigado de arbarareo en Pollando en la rubriko Novaĵoj