Ludu

Pola RetRadio en sia 245 E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org proponas aŭskulti informon pri interesa ideo de pola sciencisto pri tio kiel protekti Japanion kontraŭ katastrofaj sekvoj de cunamoj. Kiel vizitindaĵon ni prezentas Muzeon de Turhorloĝoj, kiu post 7 jaroj morgaŭ denove estos malfermita. Ne mankas E-informo kaj la tradicia vendreda Leterkesto. Hodiaŭ muzike nian elsendon akompanas la kariljona komponaĵo el la disko Jo Haazen kaj lia skolo. Pri kongreso kantas Ramona van Dalsem.

El la hodiaŭa elsendo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj novaĵoj kaj la felietono pri Muzeo de Turhorloĝoj en Gdansko.