Ludu

La pasanta hodiaŭ 156-a naskiĝ­datreveno de Antoni Grabowski enhave dominas en la 236-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Ni informas pri la semajnfinaj Grabowski-Tagoj en Toruń (la norda Pollando), Barbara Pietrzak felietonas pri Grabowski, kiel E-pioniro kaj patro de la E-poezio. Specimene el niaj arkivaĵoj ni prezentas fragmenton de la enkonduko al plej grandioza tradukverko de Grabowski, kiu estas „Sinjoro Tadeo” de Adam Mickiewicz. Recitas Zbigniew Lutogniewski.

La ĉi-marda aktuala segmento de la programo limiĝas al aktualaĵo, temo el la pola gazetaro  kaj scienca informo Ili ĉiuj estas jam samadrese legeblaj kaj samtempe aŭskult­eblaj, simile kiel la feliotono pri Antoni Grabowski.