Hodiaŭ mi volas vin konduki, gesinjoroj,  al iom fora loko en la sudokcidenta Pollando, en Sudety-montaro, en la distrikto de Złotoryja. Tie ĝis antaŭnelonge eblis trovi la unikan en Pollando kreskolokon de ajlo strikta, la restaĵo de la glaĉera epoko, nun jam malaperinta.  Ne ajlon striktan ni serĉos tie, sed nian atenton ni donu al la altaĵo Ostrzyca, kiu povas veki asociaciojn kun egiptaj piramidoj. Piramidforman aspekton Ostrzyca dankŝuldas al la vulkana historio de Sudetoj. Hodiaŭ neniu vulkano funkcias tie, sed daŭre eblas rekoni vulkankonusojn en la panoramo de la regiono. La plej alta vulkanrestaĵo, alta 501 metrojn super la marnivelo, estas dominanta en la ebena panoramo Ostrzyca, kiu kiel vulkano,  ne funkcias de 4 milionoj da jaroj. Ĝiaj deklivoj estas relative krutaj kun klare rimarkebla pinto. La altaĵo kun varia geologia historio konsistas  el variaj miocenaj vulkanrokoj, kiuj en likva formo elverŝiĝis el la iama vulkano. Nun Ostrzyca estas tutece surkreskita de kapsoarbaro konsistanta el sikomora acero, frakseno, tilio, ulmo, en malpli granda grado kvero. Ĉepiede kreskas piceoj kaj betuloj. En la pinta regiono sur la areo de 3,81 hektaroj estis kreita la naturrezervejo Ostrzyca Proboszczowicka. Al aparte protektataj formacioj apartenas tie bazalta roka gruzo kaj la rokoplantoj. La pinto mem, kiel menciite, dominanta en la regiono estas bonega panormrigardejo. Kondukas al ĝi 445 ŝtonaj ŝtupoj. La altaĵo pro sia formo estas difinata i.a. kiel la silezia Fuĵi-monto. Dum la favora vetero ĝi estas  videbla de Karkonosze-montaro. La unuopaj deklivoj pro malsama sunradiado karakteriz­aĝas per varia mikroklimato, kio influas ĝian planto­veston.

La naturrezervejo estis establita en 1962 kaj enhavas – kiel dirite – interesajn geologiajn formaciojn kaj multajn maloftajn plato­speciojn. Ĝi estis establita ĉefe por konservi la restaĵojn de la terciara vulkano kun la bazalta gruzo kaj por protekti la rokoplantojn – entute 160 speciojn – en la pinta segmento de la altaĵo. Sur la tereno de la naturrezevejo vivas i.a. aproj, cervoj, kapreoloj. El inter malpli grandaj bestoj estas menciindaj vulpoj, martesoj, leporoj, sciuroj, musteloj. Riĉe estas reprezent­ita birdaro. La rezervejo estas ankaŭ la vivejo de tre malofte aperanta en Sudetoj limako Clausilia Dubia kaj nur ĉi tie aperantaj du papili­specioj Aplota kadeniella kaj Bryotropha basaltinella.

La arbara komplekso, sur kies tereno troviĝas la rezervejo en la pasineco rolis kiel la kavalira havaĵo. La arkeologiaj esploroj en 1959 konfirmis en Ostrzyca spurojn de la frumezepoka setliĝado.  Jam en 1926 pro la elstaraj naturvaloroj de Ostrzyca germanaj aŭtoritatoj deklaris la terenon sur la areo de 2,46 hektaroj protektata. Tiu tereno en 1962 estis vastigita je 1,36 hektaroj.  En 1982 kreiĝis aldone sur la surfaco de preskaŭ 12 kvadrataj kilometroj tereno de la protektenda panoramo, Ostrzyca Proboszczowska, kiu ĉirkaŭas la rezervejon, kaj sur kiu tereno eĉ pli ol tri kvadratajn kilometrojn okupas arbaroj.

Lagas Barbara